"ĉien bone - hejmen plej bone" per ŝipo tra lazura Rejno tre konata europa vejno varme sed ankoraŭ admone reveno al la sama pado okazas ofte disreviga vidindaĵo restas instiga sed belo agas kiel fado unuafoje - la malkovro poste jam okazas kaota simple respegula manovro alvenas revo pri bankuvo ĉar korpo okazas bankrota rapide proksimiĝas pluvo