Soneto pri ni forestantoj
ni scias ke ie ekzistas 
la esperantlingvaj fantomoj 
sed kiuj estas liaj nomoj? 
kial ni ilin ne asistas? 

forestantoj ne estas gravaj 
eta estas ilia rolo 
ekzemple mi ekstera polo 
ekdormas je ludoj papavaj 

se mi sentas ie fetoron 
mi tuj foriras sen protesto 
konante specifan odoron 

araneo ŝpinas fadenon 
jen estas por mi sovaĝtesto 
ĉu cigno sunigos mienon
Zuriko, la 4an de marto 2005