Soneto pri iama fako
mi estis iam instruisto 
de l' malgranda infanĝardeno 
ĝis la altlerneja posteno 
sed ne kiel esperantisto 

tiu ĉi interesa fako 
povas esti ankaŭ danĝera 
en la sistemo mallibera 
ekzemple en nuna Irako 

se mi instruus nun ĉilande 
mi dirus "iru for jankioj!" 
gelernantoj ripetus skande 

"amerikanoj malaperu!"
mi avertus pri anarkio 
malemocie "ne koleru!"
Zurych, la 5an de marto 2005