Soneto pri ŝerca mortigo
mortigi iun estas ĝojo 
por amerikana soldato 
al aŭtomobilo sur strato 
simple pafi por sanga rojo 

ĉio estas enkalkulita 
ankaŭ frosta soldata koro 
sentrestrikta brutala moro 
morton semi – ŝerco dungita 

memoro - eble malmodeste 
mi pri tio ofte admonis 
agante laŭ eblo proteste 

saĝeco venas tro malfrue 
jes – iu mortigon ordonis 
kun formo jankia kongrue
Zuriko, la 7an de marto 2005