Soneto pri muzulmaninoj
en televido policistoj 
batis virinojn en Turkio 
en nomo de demokratio 
kaj laŭ metodo de faŝistoj 

krom unu mola opinio 
UNo bedaŭre ne protestas 
ke turkoj turkinojn molestas 
ankaŭ ne Eŭropa Unio 

sufiĉas filma dokumento 
la bato okazis terura 
estis nekredebla evento 

en multaj muzulmanaj landoj 
virinsorto estas tortura 
la temon mond' ĵetas al randoj
Zuriko, la 8an de marto 2005