Soneto kun lingva malkredo
mi apartenas al nacio 
en kiu lingvo estas preĝo 
de mia patrino – ne leĝo 
kaj ankaŭ ne deklaracio 

perfide mi forlasis landon 
sed lingvo restas malperfida 
pensado okazas divida 
sed signifo ne ŝatas fandon 

se mi ne volas longe pensi 
mi devas traduki al pola 
por ke mian kredon kondensi 

ĉu mi estas nesagaculo? 
kelklingve mi estas parola 
nur kun unulingva kumulo
Zuriko, la 11an de aprilo 2005