Soneto pri magra dikulo
aspektas li iom pli svelta 
ol tiu kiu ŝajnas dika 
sed tamen por esti efika 
li ne povas aspekti felta 

kiel infano mi simiis 
emitante dikajn kolegojn 
mi estis magra kiel tego 
kaj nun... la dikulo ebriis 

ni kantas "foriras rapide..." 
dum la foriro ni ŝanĝiĝas 
estis bele kaj nun perfide 

rigardu ni ne nur aliajn 
sed ankaŭ sin mem - ni dikiĝas 
aliaj vidas nin ebriajn
Zuriko, la 16an de aprilo 2005