mondo interna kaj ekstera limon difinas eta pordo interne ĉikana distordo ekstere distanco libera diferenco ligas en spaco unuflanke tempa sufoko duaflanke tuta epoko kun fabelriĉega sagaco ni tamen volonte revenas al sufokigata interno kaj tie ni pensojn kurtenas malkontente ni mokmurmuras damnite sakras pri vivkerno poste denove forveturas