Soneto pri la inaŭguro
tre impona sed sen patoso 
solena inaŭguro mesa 
por Benedikto la Deksesa 
okazis kun varma etoso 

ŝajnas ke tiu nova papo 
estis malbone desegnita 
kiel homo morne formita 
li tute ne estas satrapo 

la predikoj socialiĝis 
je ĉiuj nuntempaj problemoj 
dum lia ago kvietiĝis 

diverse riverencis reĝoj 
kaj prezidentoj - liaj temoj 
sidiĝis sur la ĝustaj seĝoj
Scaiano, la 24an de aprilo 2005