Soneto pri inkvizicio
Joŝka Fiŝer estas heroo 
li antaŭ inkviziciantoj 
konfesis pri vizoprenantoj 
flustrante laŭ propra egoo 

respondoj estis tre konkretaj 
kontraŭuloj estis ŝokitaj 
ŝuldoj klare ne menciitaj 
kaj kunlaborantoj sekretaj 

ĝis meznokto dum multaj horoj 
li entute ne nervoziĝis 
malgraŭ malfavoraj faktoroj 

ĉu estis tro multe da vizoj? 
l' afero iom enuiĝis 
vero montriĝis nur en skizoj
Scaiano, la 25an de aprilo 2005