Soneto pri trista nomtago
por svisoj la morto de l' papo 
estas eksluziva evento 
televide kun pia sento 
fariĝis ĉiela etapo 

episkopo Peter Henrici 
reiras vojon vatikanan 
aŭdante voĉon akompanan 
pri sorto de iu Medici 

moderatoro pardonpetas 
"ne pri Johano Paŭlo l' Dua 
estos filmo sed pri..." lispetas 

mi telefonas al Rikardo 
nomtago trista - malkongrua 
kun tio kion ŝatas bardo
Bastiono de Silento, la 3an de aprilo 2005