Soneto pri turismaj ludoj
daŭras turismo venecia 
tumulton ne venkos solulo 
imponas novriĉe en brulo 
antielito asocia 

oni devas esti matura 
ĉar Venecio ne nur bela 
estas sed ankaŭ kverela 
se temas pri stato kultura 

amaso da homoj lacigas 
plebon kurantan al nenio 
al kiĉmemoraĵoj instigas 

sur Le Vignole piknik-klaso 
ni tuj forkuris - ironio 
elrevigis nin nia paso
Venecio, la 1an de majo 2005