Soneto pri kuriozaĵoj
Veronese pro siaj bildoj 
staris antaŭ inkvizicio 
defendiĝis per pozicio 
kaj ŝanĝis temon al sanktŝildoj 

en preĝejoj por iom preĝi 
oni devas kutime pagi 
ion perdi ion imagi 
ĉeokaze menson sieĝi 

librejo "Filippi" la sola 
scias pri veneciaj domoj 
restas je konsiloj memvola 

per "CURIOSITÁ VENEZIANE" 
nur en italaj idiomoj 
oni ekkonas ĝin spontane
Bastiono de Silento, la 17an de majo 2005