Soneto je la komentaĉo
Stanisław Mandrak de Pollando 
sendis al mi tiun leteron 
en kiu iu montras scenon 
esperantan de l' simistando 

kara sinjoro Stanislao 
donu al li mian anoncon 
pri kulturduelo - prononcon 
eltenos mi laŭ la balao 

li skribis por Pola Radio 
"morta rigida arkaika" 
"venu tuj al mia podio 

almenaŭ rigardu la paĝon
ĝi estas viva kaj fortika 
duelu do havu kuraĝon!"
Zuriko, la 19an de majo 2005