Soneto pri veneciaĵoj
ensorĉigita per beleco 
mi skribis jam pri Venecio 
sed bedaŭrinde ne pri tio 
ke ĝin kovrigas enigmeco 

ekzemple mi tute ne scias 
ĉu "Corpo de Santa Barbara" 
estas vera aŭ nur altara? 
gvidfolioj ne instrukcias 

en la jezuita preĝejo 
bildoj - Jacopo Tintoretto 
Tiziano Vecellio - artejo 

ni lumigas oferkandelojn 
kaj foriras al "vaporetto" 
por atingi aliajn celojn
Venecio, la 2an de majo 2005