Soneto pri trista memoro
kun Ŝi la epoko pereis 
Ŝi estas ie laŭ la kredo 
je kiu odoras bukedo 
ĉe la verko kiun Ŝi kreis 

kvaroncento - la pasproceso 
finiĝos kun nia memoro 
stampo sur tombo - la vektoro 
al vojo laŭ dia permeso 

almenaŭ Ŝi kredis je tio 
Ŝia spirito akompanas 
min kaj helpas preskaŭ je ĉio 

por ke Ŝi estu tre kontenta 
laŭ Ŝia volo mi emanas 
je ago fariĝi prudenta
Bastiono de Silento, la 22an de majo 2005