Soneto pri fojnofalĉado
ĉe Bastiono de Silento 
odoras forte freŝa fojno 
falĉilon plifortigas kojno 
estas tre agrabla momento 

badaŭrinde griza ordeo 
forflugis al sekura loko 
kaj restas nur kornika voko 
sen espero kaj sen ideo 

ĉe fenestro kreskas vicio 
prunarbeto disĵetas ombron 
inter radia inercio 

neniu birdo volas kanti 
ĉar najbaro ne ŝatas sombron 
kaj arbojn li ne volas planti
Bastiono de Silento, la 27an de majo 2005