Soneto je Veneta Maro
ni estas diversaj sed kelkaj 
volas fari nin ĉiujn more 
por ke ni restu senfervore 
la samaj alisence velkaj 

ideologioj detruas 
la homan individuecon 
kiu ja ŝatas incitecon? 
ĉiuj kun libero kongruas 

malantaŭ fenestro - tombejo 
kie ripozas jam eterne 
tiuj kiuj celis al plejo 

ondoj frapas akvoŝirmilojn 
disbatante pensojn koncerne 
atakojn - defendojn - utilojn
Venecio, la 4an de majo 2005