Soneto pri mezkvanta homo
homo - nature malkuraĝa 
estas tre ofte malkonsila 
kun malprecizo malutila 
do entute malavantaĝa 

disĵetas meznombrajn mezurojn 
en Moskvo elito laŭdatas 
samtempe homaro malsatas 
kaj li ne kontraŭas terurojn 

ĉu li staras aŭ ĉu li sidas 
en loko en kiun lin prenis 
povanto - li nenion vidas 

li ĝojas same ankaŭ ploras 
ne signifas ke li ĉagrenis 
militadon li eĉ favoras
Zuriko, la 9an de majo 2005