Soneto pri forto senvola
mi havas sorĉistajn eblecojn 
kiujn mi tute ne komprenas 
sed ili ofte al mi venas 
tiam mi faras agrablecojn 

unu verkisto iam skribis 
"viajn librojn kiam mi metas 
sur dolorloko - mi kvietas" 
kancero lin mortige gibis 

trovi perdaĵojn kaj ekkoni 
ekstremajn valorojn mi povas 
sed mi ne scipovas masoni 

pri detaloj restas sekreto 
ĉar malcerteco min malmovas 
mi atestas nur pri konkreto
Bastiono de Silento, la 10an de junio 2005