Soneto pri vivaj herooj
"cirkonstancoj malgravigantaj"
oni aŭdas tiun sloganon 
se oni aldonas peanon 
ĝi vekas rondojn esperantajn 

por gvidi al celo ŝafaron 
jes malprofite kompreneble 
ĉiĉerono devas malfeble 
montri mumiuman altaron 

herooj ŝajnas ege lacaj 
sed ili volas bone vivi 
nur en kondiĉoj malminacaj 

ili forgesas pri principoj 
ke vivi signifas aktivi 
ne nur ludi sur erartipoj
Bastiono de Silento, la 15an de junio 2005