se mi ne trovas ĝustajn temojn mi skribas pri malplena kapo legantoj sur tiu etapo ne devas malnodi dilemojn afero ne estas ja nova elektantoj donas efektojn voktojn urbestrojn kaj prefektojn kun eblo pova aŭ malpova hazarde mi trovis retpaĝon kie Radosław Nowakowski montras literaturan saĝon li skribas ankaŭ esperante kaj tion mi volas agnoski ĉar aspektas interesante