en eta teatro sur sceno Graziella Rossi - lampirino kaj Helmut Vogel kun rutino ludis pri gelampira sveno tuta spektaklo pri lampiroj ideo bona - tro scienca sed arte iom malpotenca ĉar vermoj rolis - ne vampiroj akcio ne estis enua ĉar geaktoroj montris vigle tion kio ŝajnis tabua kutimojn de la tuta mondo sankta Johano fermis rigle ĉar li ja estis vagabondo