Soneto por Petro kaj Paŭlo
kiam mia patro naskiĝis 
mi eksciis sur lia tombo 
sed nomtago jes kiel bombo 
eksplodis feste kaj prestiĝis 

la dudek naŭan de junio 
ni manĝis trinkis kaj babilis 
ĉio en ĉirkaŭo oscilis 
laŭ katolika litanio 

du filoj de mia fratino 
Petro kaj Paŭlo nun transprenis 
la tradicion kun patino 

mi tamen ne povas ĉeesti 
je bondeziroj mi jam svenis 
ĉar mi ja ankaŭ volas festi
Zuriko, la 29an de junio 2005