Soneto pri kuraĝo por NE
klopodoj pro mia malforto 
mi subigas ies influojn 
aŭdante malĝustajn guruojn 
dirante JES - jen mia sorto 

oni min kaptis al fondaĵo 
en kiu agi mi ne volas 
ĉar mi tiun fakon ĥoĥolas 
pro damaĝo je la kreaĵo 

membro de la konsilantaro 
laŭ ricevita informilo 
je mia forta kontraŭstaro 

eĉ se celo estas nobela 
(mi subtenos ĝin laŭ utilo) 
foriro okazos kverela
Lupfig, la 3an de junio 2005