Soneto pri svisaj voĉdonoj
oni balotis en Svisio 
plimulto agis poreŭrope 
bedaŭrinde ne ĉiuope 
tamen venkis bona versio 

ĉiu paŝo al komunumo 
estas por homaro prospera 
kvankam unuiĝo tuttera 
restadas en abismvakumo 

kontraŭ voĉdonis kamparanoj 
ili volas melki kaprinojn 
antaŭ televidaj ekranoj 

triumfis samseksemaj paroj 
ŝvuloj gratulis lesbaninojn 
malaperis leĝ-kontraŭstaroj
Zuriko, la 5an de junio 2005