tiu nombro estas feliĉa dividiĝas per naŭ ses kaj tri je tio mi plore diras pri fluo de tempo tre kapriĉa tiama julio mielis sed abeloj maltrankviliĝis nazistoj akre plifortiĝis kaj inter popoloj kverelis abelo min pikis naskiĝe "se li tiun streĉon travivos li al poezio deklivos" mia avo diris prestiĝe kaj aŭguro efektiviĝis sed mi per ĉifonoj vestiĝis