Soneto pri vigla buĉisto
aĉeto en Müren-buĉejo 
estas preskaŭ elekto-rito 
tuj venas bona apetito 
buĉisto regas kiel bejo 

konsilas kiel kuiradi 
butere olee aŭ larde 
kion cepe kion mustarde 
li bone scipovas persvadi 

ekzemple bovidan hepaton 
proponas rosti kun salvio 
kune nepre fari salaton 

kun ajlo ŝafidan kotleton 
iomete da malvazio 
majstro donas sian sekreton
Gimmelwald, la 25an de julio 2005