Soneto pri la dulingveco
dulingva ekzerco - en pola 
mia kara lingvo patrina 
kaj en Esperanto - inklina 
al vola turmento petola 

kvarone - laŭvorta traduko 
parte - tute alia temo 
parte - pri simila problemo 
la plej parte - lingvistiktruko 

tre ofte mi tiras motivon 
ambaŭlingve kiel aldono 
farante nov-alternativon 

mi premas ĉiujn malpuraĵojn 
en brakoj intence laŭ kono 
ĉar mi ŝatas montri ver-draĵojn
Gimmelwald, la 26an de julio 2005