Soneto je monto dupinta
tago bela - ne por rakonto 
ni volis veturi telfere 
ekestis alimaniere 
piede ni iris sur monto 

tagmanĝo en "Suppenalp" bona 
vidindaĵo la plej bongusta 
roko fariĝis malarbusta 
suspiro admire admona 

unu monto en neĝmontaro 
kun du pintoj estas alia 
restas griza dum tuta jaro 

vetero disvastiĝis sune 
okazis vojo idilia 
travivaĵoj venis fortune
Gimmelwald, la 28an de julio 2005