Soneto pri fino de temo
revenas temo podolia 
sinonimo de Galicio 
estas prononco "provincio" 
aŭstria kaj same polia 

Pollack kvankam ne ŝatas polojn 
posedas polaŭtoritaton 
inter ili li donas baton 
la pragaliciajn petolojn 

Galizien - la aŭstra provinco 
anstataŭ la nomo "Pollando" 
dumokupe (sen pola princo) 

Galicio en Hispanio 
kaj neniu alia stando 
kontraŭ la kutima manio
Gimmelwald, la 30an de julio 2005