Soneto pri plena enketo
ĉiu dato havas signifon 
ankaŭ la kvara de julio 
mondo ne estas idilio 
ofte mortigas hipogrifon 

image ni flugis al celoj 
kaj eĉ ni la flugagentejojn 
molestis kaj mendis loĝejojn 
sed tuj ni revenis al veloj 

en unu loko estas kuloj 
en alia verŝajne pluvos 
sur mapo ekestis makuloj 

je ĉio ŝuldas interreto 
se mi ĉiujn eblecojn luvos 
tiam plenumiĝos enketo
Zuriko, la 4an de julio 2005