Soneto pri grava anonco
eĉ ne konante historion 
oni scias ke grandaj ŝanĝoj
okazas kun teror-aranĝoj 
povantoj faras eŭforion 

tumulto ekestas miskone  
kaj mondon ŝanĝas terroristoj 
sur galgoj pendas rojalistoj 
gilotinoj funkcias bone 

oni festas nun datrevenojn 
de tiuj dramoj de homaro 
paradokso muldas ordenojn 

doloras simplaj senŝuldantoj 
pro politika stultularo 
kaj dormas mediaciantoj
Zuriko, la 8an de julio 2005