Soneto pri animtenebroj
en Bastiono de Silento 
la noktaj papilioj grizas 
kaj ili tute ne surprizas 
pri iu kolora evento 

ili atakas la fenestron 
kaj falas en nokta abismo 
por mi okazas spiritismo 
forpelanta eĉ anim-estron 

kiam mi malfermas la pordon 
ili direktiĝas al flamo 
kaj bruliĝas - okazas dramo 

ne vekas en mi la absorbon 
mi restadas indiferenta 
kun absurdo eĉ tre kontenta
Bastiono de Silento, la 11an de aŭgusto 2005