Soneto pri surfa mateno
de nia oazo kaj reen 
oni veturas nur per aŭto 
tre ofte rigidiĝas haŭto 
ĉe abismo sur monta teren' 

tra torda kanjono al Spili 
por festi Marian Sonĝigon 
katolike Ĉielprenigon 
ĉe akvo ni povas babili 

akvofonto veneciana 
multigita en leonfaŭkoj 
estas gajo kuraciana 

iam oni devas reveni 
tra rokaj pejzaĝoj kaj glaŭkoj 
kaj en memoro bildon teni
Kreto, la 15an de aŭgusto 2005