Soneto pri mirakla savo
hieraŭ mi Dion malbenis 
kaj pro tio Dio min punis 
ĉar mi frivole oportunis 
ankaŭ kontraŭe mi obscenis 

vortludo nenion rakontas 
sed mi jam ne plu povus vivi 
mi preskaŭ dronis por derivi 
pro tio mi senĉese hontas 

ĉu aliaj povus rikani 
ke mi estis entute softa 
ne povante daŭre min bani 

mi kuŝis sur maro senmove 
mian vokon "savon!" tre ofta 
miraklo plenumis tutpove
Kreto, la 18an de aŭgusto 2005