Soneto kun iama kanto
ni forlasis nian oazon 
kaj veturis al Retimnono 
ĉi tie iam diakono 
benis edziĝparan emfazon 

mi skribis tiam la kanzonon 
pasis preskaŭ tuta epoko 
hodiaŭ en la sama loko 
oni aŭdas alian tonon 

"bum bum" konkeris tutan mondon 
sed ni preferas ĉe oazo 
aŭdi mare zumantan ondon 

tamen kortuŝe mi memoras 
tiun okazon - nuna kazo 
jam tute alie odoras
Kreto, la 19an de aŭgusto 2005