komencis mi skribi senvole? tiu metodo havas ĉarmon liber-enhavon - sencan varmon somero instigas petole matene - plaĝo matenmanĝo promeno diverse facila kaj poste siesto trankvila aŭ aŭtomobila aranĝo veturado tra ebenaĵo de vilaĝeto al vilaĝo al knajpo kun bona manĝaĵo Kreto rostiĝas ĝis profundo dum venas timega mesaĝo Svision detruas inundo