Soneto kun la adiaŭo
kun matenaj aŭroroj kune 
matenmanĝo bongustas same 
adiaŭo ne pasas drame 
sed tamen iom oportune 

lasta rigardo al la maro 
aŭteto kiel kamiono 
portas nin al Herakliono 
fina vojo - eta amaro 

mi redonas aŭtomobilon 
post la duhora atendado 
ni atingas aviadilon 

ĉu falos? ĉu atingos celon? 
kazoj de la lasta dekado 
timigas nin iri ĉielon
Kreto, la 27an de aŭgusto 2005