Soneto pri festo de turpo
Kilu loĝis en la loĝejo 
dum ni libertempis sur Kreto 
kun ambaŭflanka profiteto 
pro sekureco de sidejo 

ni revenis al malnovurbo 
kie staras obskuraj budoj 
multflankiĝas teruraj ludoj 
por ni estas vera perturbo 

iu diboĉo tranĉis branĉon 
de sole kreskanta tilio 
kiel travivi la dimanĉon? 

al tiu turpa sengusteco 
malpure aĉega orgio 
ni revenis de trankvileco
Zuriko, la 28an de aŭgusto 2005