Soneto parte venecia
iam mi longe navigadis 
tra Bosporo al Venecio 
unu malatenta mencio 
kaj oni min ŝtelon persvadis 

mi jaĥton eniris kun tristo 
kaj mi ne sciis kion fari 
la sorto ekkomencis stari 
per helpo de la gondolisto 

li eksciis kiu mi estas 
kaj kiun vojon mi trapasis 
ĝis nun la kazo en mi restas 

oni ĉion al mi redonis 
nur gasbotelon ili plasis 
kaj ĉeokaze min admonis
Zuriko, la 3an de aŭgusto 2005