Soneto pri bjelorusiflago
nostalgio pri popoleco 
kolorigas la datrevenon 
de SOLIDARNOŚĆ kaj ĉagrenon 
pri solidara libereco 

digno nun estas detruita 
horizontale vertikale 
la vero eĉ sonas banale 
ĉar moralo estas vundita 

sur Teatra Placo la flago 
de libera Bjelorusio - 
signifas multe tiu ago!

de dek milionoj da membroj 
restis nun unu - depresio 
tamen ne vane vokas tembroj
Bastiono de Silento, la 31an de aŭgusto 2005