mi vizitis la gekonatojn virinojn kiujn mi ne amis sed tamen iom kune dramis virojn kiuj skribis traktatojn agrable "do - kiel vi fartas?" ne estis facilaj respondoj aliaj por diversaj rondoj "mi dikiĝis kaj daŭre artas" ne volas aŭdi pri konsiloj homoj kiuj fariĝis famaj se jes - nur laŭ iliaj stiloj post jaroj ili plisaĝiĝis kiam sortoj okazis dramaj vidpunktoj rapide ŝanĝiĝis