Soneto pri verkpolarizo
li faris grandan karieron 
infano de Auschwitz kaj orfo 
poste okazis metamorfo 
kelkfoje li lasis mizeron 

kvankam malalta tamen vigla 
ĉar facile atingis supron 
kompreneble serĉante kupron 
dum sorto ne ŝajnis jam bigla 

kun iu li portadis ŝrankon 
sed ankaŭ aliajn pezaĵojn 
intertempe portante mankon 

li prave forlasis patrujon 
surmonde li fandis kreaĵojn 
polarizante mond-artujon
Zuriko, la 9an de aŭgusto 2005