Soneto kun vero en foso
ĉe Bastiono de Silento 
kamparanoj falĉas herbejon 
ni ordigas nian sidejon 
ĉar estas por tio momento 

laborante mi vane provis 
forgesi pri la datreveno 
sed memoro fariĝis ĝeno 
kaj militan enhavon trovis 

hieraŭ pri solidareco 
nun pri iama terureco 
kaj morgaŭ? ...pri malrespondeco 

ĉiuj veron serĉas obstine 
oni povas diri rutine 
sed vero kaŝiĝas kurtine
Bastiono de Silento, la 1an de septembro 2005