Soneto kun akraj langustoj
Asocio Pola Zuriko 
ĉijare centkvardekjariĝas 
la plej aĝa monde prestiĝas 
ankaŭ kun membraĝa fortiko 

en "vis à vis" mi sidis kune 
por libertempe babiladi 
kiel oni povas paradi 
vigle feste kaj oportune 

mi ĉiam estis la plej juna 
ho Dio! nun ankaŭ - ĉu vere? 
nun juneco fariĝas puna 

vespermanĝo la plej bongusta 
tamen mara kvankam surtere 
pikanta tre akre - langusta
Zuriko, la 2an de septembro 2005