Soneto pri globalizado
globalizo estas proceso 
ĉitempe jam nerifuzebla 
revolucie detruebla 
nur kun amasa intereso 

globalizo estas neceso 
diras nun tiuj kiuj timas 
kvankam ili ĝin ne estimas 
ĉar dube aspektas progreso 

globalizo ne egaligas 
eblecojn sur la mondaj randoj 
ĝi riĉulojn plue riĉigas 

globalizo diferencigas 
homaron per kapitalbandoj 
ankaŭ por milito instigas
Bastiono de Silento, la 23an de septembro 2005