redaktoro de "Kontratekstoj" sendis leteron "skribu tekston" mi rigardas partian sekston kaj pripensumas pri pretekstoj mi tute ne ŝatas partiojn ĉiujn en Polio pro manko de senco kaj amo al tanko aprobanta militsatiojn ne nur vidvinoj sed infanoj aŭtodafeas pro milito kiun subtenas sufraganoj alie la tuta nacio kun la morala parazito zorgas pri falsa ambicio