Soneto pri senfinvizio
l' malnova mondo jam foriris 
sed nova ankoraŭ ne venis 
revolucion ne subtenis 
kaj neniun ideon tiris 

iam venos tute subite 
kaj ĉio estos detruita 
ĉar historio forgesita 
scias pri murdoj maldungite 

estis multaj revolucioj 
mortigiloj ofte ŝanĝiĝis 
dum murdmetodoj disvolviĝis 

venonteco ŝajnas terura 
tamen restos vivo natura 
kun timaj halucinacioj
Bastiono de Silento, la 8an de septembro 2005