ŝajnas al mi ke mi lin konis pli bone ol homoj proksimaj malgraŭ la valoroj animaj mi ne ĉiam kun li kunsonis li vivis por homoj kaj estis tre ŝatata kiel solulo aŭ alidire ermitulo en niĉo ĉar li ne majestis mi tre ŝatis lian konsilon ke tro "mi" difektigas tekstojn pura lingvo flegis trankvilon iam mi blasfemis kolere prenante perfidajn pretekstojn ĉar pastro ne agis sincere